Komuna Zamenhoffesto de Esperanto-lingvoklubo Pfaffenhofen kaj BELO
La komuna Zamenhoffesto en Hotel Müllerbräu en Pfaffenhofen je sabato 11-a de decembro 2004 komencis je la 11-a horo per estrarkunsido de BELO. La kunsidintoj traktis gravajn aferojn okazontajn proksimestonte en bavara Esperantio i.a. ekz. decidojn koncernantajn la printempan kunvenon en la 1200-jara urbo Forchheim en 2005, pri nova logogramo de BELO, diskutis pri ebla partopreno en la federacia ĝardenekspozicio 2005 en Munkeno kaj pri stato de Esperanto en la (eŭropo-)politika kampo. (Vd. Anakaŭ fotojn)(Detalojn vi trovos en la venonta bulteno de BELO.)
Post komuna tagmanĝo Franz Knöferl je la nomo de la klubo Pfaffenhofen kaj Armin Grötzner por BELO salutis la partoprenantojn. Speziale li salutis la novbakitajn geedzojn Sabine Hauger kaj Pit Kreiner kaj gratulis kaj bondeziris je la nomo de tuta BELO.
Sekvis la ege interesa prelego de Roland Hemmauer (klubano de la lingvoklubo Pfaffenhofen) studanto pri lingvoscienco pri sciindajoj pri la araba lingvo. I.a. la referinto klarigis la skribmanieron kaj la gramatikon kaj kie ĉi-lingvo estas parolata. (Vd. Fotojn).
Post la kafopaŭzo Gustav Neumair (Esperanto-lingvoklubo Pfaffenhofen) moderatoris la „ludon pri la scio“. La ludantoj dividiĝis en tri grupoj kiuj devis respondi la demandojn de la moderatoro pri plej diversaj temoj laŭ la modelo de germana televidspektaklo „Wer wird Millionär“. La gajnintoj ricevis modestajn prezojn.
Raportis Franz Knöferl