{"id":1009,"date":"2018-12-11T23:08:25","date_gmt":"2018-12-11T22:08:25","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-pfaffenhofen.de\/?page_id=1009"},"modified":"2018-12-11T23:08:25","modified_gmt":"2018-12-11T22:08:25","slug":"profunde-en-bavario-plena-je-misterioj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/?page_id=1009","title":{"rendered":"Profunde en Bavario plena je misterioj"},"content":{"rendered":"<p>\u00dcbersetzung des Artikels<a href=\"https:\/\/www.donaukurier.de\/lokales\/ingolstadt\/Ingolstadt-200-Jahre-Frankenstein-Tief-im-geheimnisvollen-Bayern;art599,3708094\"> &#8222;Tief im geheimnisvollen Bayern &#8211; Wieso lie\u00df Mary Shelley ihren &#8222;Frankenstein&#8220; in Ingolstadt spielen, obwohl sie die Stadt nicht kannte?&#8220;<\/a> im Donaukurier Samstag\/Sonntag, 10.\/11. M\u00e4rz 2018<\/p>\n<p>anl\u00e4sslich der Zamenhof-Feier am 8.12.2018 in Pfaffenhofen<\/p>\n<p>von Josef Lechermeier<\/p>\n<h4>Profunde en Bavario plena je misterioj<\/h4>\n<p><a href=\"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/wp-content\/uploads\/2018\/12\/frankenstein-394281_960_720.jpg\"><img loading=\"lazy\" class=\"wp-image-1010 alignright\" src=\"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/wp-content\/uploads\/2018\/12\/frankenstein-394281_960_720-239x300.jpg\" alt=\"\" width=\"146\" height=\"183\" srcset=\"https:\/\/www.esperantopfaffenhofen.de\/wp-content\/uploads\/2018\/12\/frankenstein-394281_960_720-239x300.jpg 239w, https:\/\/www.esperantopfaffenhofen.de\/wp-content\/uploads\/2018\/12\/frankenstein-394281_960_720.jpg 573w\" sizes=\"(max-width: 146px) 100vw, 146px\" \/><\/a>Kial igis Mary Shelley sian \u201eFrankenstein\u201c ludi en Ingolstadt, kvankam \u015di ne konis la urbon?<br \/>\n\u0108irka\u016d triono de la romano \u201eFrankenstein\u201c, aperinta en la jaro 1818 \u2013 do anta\u016d 200 jaroj \u2013 ludas en Ingolstadt, sed la a\u016dtorino Mary Shelley neniam estis tie. Beatrix Sch\u00f6newald, la estrino de la Urba Muzeo, klarigas la konekson inter urbo kaj romano en la spirit-historia kunteksto de la tempo \u0109irka\u016d la jaro 1800.<br \/>\nGepatroj povas ju\u011di tre malsame, kiam ili pritaksas literaturajn verkojn rilate al ties (ne)ta\u016dgecon por infanoj kaj gejunuloj. La estrino de la Urba Biblioteko de Ingolstadt, Heike Marx-Teykal, anta\u016d nelonge rakontis en intervjuo, ke \u015di kiel lernantino legis la romanon \u201eFrankenstein a\u016d: La moderna Prometeus\u201c ka\u015de sub la litkovra\u0135o, \u0109ar \u015diaj gepatroj malpermesis al \u015di la legadon de tiu timekscita libro. Anka\u016d Beatrix Sch\u00f6newald, la estrino de la Urba Muzeo, trovis aliron al la abisma mondo de Mary Shelley dank\u2018 al la a\u016dtoritateca agadmaniero gepatra: \u015dia patro, Rudibert Ettelt, studrektoro por la Angla kaj Historio \u0109e la Danuba Gimnazio en Kelheim, premis la \u201eFrankenstein\u201c-libron en la manojn de sia tiam 16-jara\u011da filino kaj ordonis al \u015di: \u201eLegu tion!\u201c<br \/>\n\u201eMia patro amis la anglan literaturon\u201c, rakontas la historiistino. \u201eMi kreskis kun \u011di; \u011di simple apartenis al nia vivo. \u201aFrankenstein\u2018 kompreneble estis sur la lega\u0135olisto de la familio. Sed mia patro e\u0109 pli \u015datis Percy Shelley, la edzon de Mary.\u201c Tamen ekzistis anka\u016d listo de malpermesita literaturo en la klerula domo: \u201e\u2018La Romianino\u2018 de Alberto Moravia mi ne rajtis legi kiel lernantino.\u201c<br \/>\nBeatrix Sch\u00f6newald do estis bonege enpenetrinta en la Frankenstein-materion, kiam \u015di en la jaro 1991 venis al Ingolstadt: tiu urbo, en kiu Mary Shelley igis la studanton de Medicino Victor Frankenstein \u2013 pelata de ambicio, perdita en senkonscienceco \u2013 krei artefaritan homon, kiu degeneras al monstro.<br \/>\nLa romano \u0109iam fascinis s-inon Sch\u00f6newald, \u011duste \u0109ar \u011di prezentas multe pli ol puran horor-rakonton. \u201eTemas pri la ser\u0109ado de maltrankvilulo. Pri la okupi\u011do pri la homa ekzistado kaj forpaso. Pri la malobeado kaj rompado de limoj.\u201c<br \/>\nKaj \u0109io \u0109i estis verkita de Anglino kiu estis 21-jara\u011da, kiam la libro estis publikigita. Mary Shelley, forte formita de la kulturita, literatur-plena medio en kiu \u015di kreskis, prezentis kun sia \u201eFrankenstein\u201c samtiom kvaza\u016d \u201epentra\u0135on pri la socio\u201c, kiu starigas la demandon: Kion mi rajtas? Kaj kion mi ne rajtas?<br \/>\nEsenca demando de la tiama agitplena tempo \u0109irka\u016d la jaro 1800. Francio revolucia atakis la fe\u016ddan E\u016dropon. Ties monar\u0125oj devis \u011dis decido batali lukton pri sia pluekzistado; ili obstine defendis la malnovan ordon (\u015dtatan kaj socian) \u2013 timigitaj kaj minacataj de la novaj ideoj de la epoko de l\u2019racionalismo: libereco, egaleco, popola suvereneco.<br \/>\nRevoluciaj evolua\u0135oj sur la kampo de scienco kaj tekniko flankis tiun \u0109i potenc-politikan epoko\u015dan\u011don. La Moderna epoko estis proksima. A\u016ddacaj kapoj riskis tute novan rigardon al la mondo. La malkovro de la elektro samtiom fascinis kaj timigis. Anglio \u2013 la mezuro por \u0109io surtera \u2013 rapidegis movita de vaporma\u015dinoj en la epokon de la industrii\u011do (pri kiu en Germanio \u0109irka\u016d 1800 oni ankora\u016d neniel parolis).<br \/>\nKoncize: Gea\u016dtoroj ser\u0109antaj temojn do trovis sufi\u0109e abundan materialon. \u201eMultajn el tiuj impresoj kaj motivoj Shelley ekkaptis en sia romano\u201c, klarigas Sch\u00f6newald. \u201e\u015ci ordigis la aferojn, kiuj estis la\u016d \u015dia percepto multfacetaj.\u201c Tio la\u016d \u015di parte klarigas anka\u016d la kompleksan komponadon de la verko kun siaj multnombraj leteroj a\u016d la abruptaj \u015dan\u011doj de la agadlokoj kaj perspektivoj. \u201eMary Shelley skribis \u015dan\u011dbrilan bildon pri epoko eklevi\u011danta anta\u016den!\u201c<br \/>\nSed kiun rolon havas Ingolstadt en tiuj aferoj? Sensignifa bavara provinc-urbeto, kiu en la jaro 1800 e\u0109 perdis sian \u2013 kvankam al sama sensignifeco falintan \u2013 universitaton, kiu la\u016d princ-elektista dekreto estis translokigita al Landshut (\u011duste Landshut!). Beatrix Sch\u00f6newald multe cerbumis pri tio: \u201eBavario ne estis grava por la tiutempa legantaro.\u201c Ili estis \u0109efe anglaj legantoj, \u201e\u0109ar la romano nur en la 20a jarcento estis tradukita en la germanan lingvon.\u201c La\u016d \u015di la elektita agadloko estas simbola \u2013 malgranda universitata urbo profunde en la (el brita vidpunkto) mite ravita Bavario \u2013 sed por la agado ne grava. \u201eIngolstadt povus esti ie ajn. Mi ne scias, \u0109u tiu urbo estis nome konata al la edukita publiko en Anglio.\u201c<br \/>\nPli ver\u015dajne ne. Sed por la geedzoj Shelley jes. E\u0109 treege. Rigardo al la genezo de la \u201eFrankenstein\u201c-romano malka\u015das fortan rilaton al Ingolstadt.<br \/>\nEn la jaro 1816 la 19-jara\u011da Mary Wollstonecraft voja\u011dis tra E\u016dropo, kune kun sia estonta edzo, la a\u016dtoro Percy Shelley, kaj sia duonfratino Claire. Ilin ligis triangula rilato; tiu certe donis al ili neforgeseblajn spertojn. Hodia\u016d oni dirus: kvaza\u016d stratfilmo pri edukitaj civitanoj el Britio. \u201eIli dum sia voja\u011do absorbis \u0109iujn novajn impresojn de tiu ekscita tempo\u201c, diras Sch\u00f6newald.<br \/>\nLa triopo volis iri al Italio. Germanion ili vidis nur de sur la rivero Rhein. Preterpasante. Sur \u015dipo. Sed oni konsideras certa, ke Percy Shelley havis en sia paka\u0135o librojn de la fifama Abb\u00e9 Augustin Barruel. La jezuito rekte responsigis pri la eksplodo de la Franca Revolucio la ordenon de la Iluminatoj, kiu estis fondita en la jaro 1776 de Adam Weishaupt en Ingolstadt (kaj en 1784 malpermesita de princ-elektisto Karl-Theodor). \u201eMary kaj Percy Stelley multe okupi\u011dis pri la Iluminatoj. Tiamaniere ili eksciis pri Ingolstadt.\u201c<br \/>\nSch\u00f6newald esploris, ke la libroj de Barruel el la poseda\u0135o de Percy Shelley hodia\u016d trovi\u011das en la Publika Biblioteko de Nov-Jorko (New York Public Library). Jen allogo por historiistino kiel \u015di. \u201eEble Shelley ja postlasis en ili mar\u011denajn notojn!\u201c<br \/>\nA\u016d almena\u016d substrekis la urbonomon \u201eIngolstadt\u201c. Por la civitanoj de tiu \u0109i urbo li estus per tio farinta historion.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00dcbersetzung des Artikels &#8222;Tief im geheimnisvollen Bayern &#8211; Wieso lie\u00df Mary Shelley ihren &#8222;Frankenstein&#8220; in Ingolstadt spielen, obwohl sie die Stadt nicht kannte?&#8220; im Donaukurier Samstag\/Sonntag, 10.\/11. M\u00e4rz 2018 anl\u00e4sslich der Zamenhof-Feier am 8.12.2018 in Pfaffenhofen von Josef Lechermeier Profunde &hellip; <a href=\"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/?page_id=1009\">Weiterlesen <span class=\"meta-nav\">&rarr;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/1009"}],"collection":[{"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=1009"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/1009\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1012,"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/1009\/revisions\/1012"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/espera01.bn-paf.de\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=1009"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}